Ray Brown | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1926 en Picburgo |
Morto | 2-an de julio 2002 (75-jaraĝa) en Indianapolo |
Tombo | Forest Lawn Memorial Park (en) |
Lingvoj | franca • angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Schenley High School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Ella Fitzgerald (1947–1953) |
Infano | Ray Brown, Jr. |
Okupo | |
Okupo | komponisto basisto ĵazmuzikisto muzikproduktisto |
Ray Brown (* 13-an de oktobro 1926 en Pitsburgo, Pensilvanio; † 2-an de julio 2002 en Indianapolis, Indiana, fakte Raymond Matthews Brown) estis usona ĵaz-basisto.
Dum sia pli ol 50-jara kariero li kunlaboris kun ĉiuj renomaj ĵazmuzikistoj kaj -komponistoj kaj muzikis en ĉiuj grandaj koncerthaloj tutmonde. Lia muziko alportis al li multajn premiojn Grammy kaj Poll Award. Ĝis sia morto li regule koncertadis kaj influis multajn novajn muzikistojn ankaŭ transĝenre. Li mortis dum koncertvojaĝo tra usono mallonge antaŭ prezentado en Indianapolis.